Origamio Origamo birdo Elpapera birdo kiu moviĝas
|
Prenu
kvadraton kaj montfaldu laŭ unu
diagonalo
(___ ) kaj valfaldu laŭ
la alia ().
Laŭ la du medianoj
(____)
valfaldu
kaj, poste, valfaldu laŭ la bisekcantoj
(___)
de
la ok anguloj kiujn vi trovas en la kvar verticoj de la kvadrato. Sed atentu! Ne tro faldu
Faldu nur de la mediano
ĝis la pinto de la angulo kiel sur la desegno 1 .
Nun, returnu vian laboraĵon: vi havas specon de stelo (aŭ rozvento se vi preferas ) kun kvar branĉoj kiel sur la desegno 2. Du pintoj el ili kaviĝas ( ). Prenu kaj proksimigu ilin, formante kajton .Vidu la desegnon 3. Kutime oni nomas tion «la birda bazo». Supre, vi havas kvar pintojn: du eksterajn, du internajn. Malsuprenfaldu la du eksterajn pintojn, formante rombon kun duonfendita diagonalo (Vidu la desegnon 4) . El la du supraj pintoj formigu " kontraŭan faldon"(aŭ «birdan bekon» se vi preferas ). Ĉu vi havas la samon kiel tiu sur la desegno 5? Jese? Bone! Orientu la birdon, faru ĝian bekon kaj, rulante ĉiun flugilon sur via fingro, fleksu ilin Malforte tiru la voston samtempe dum vi premas la kolon de la birdo. La birdo moviĝas! Ĉu ? alklaku fotojn por vidi la aliajn modelojn de origamio aŭ sur contacts por pli pri mi. La enira paĝo de mia TTTejo estas tie |
Kopiado malpermesata por komerca celo.
Adreso de ĉi paĝo: www.corobu.com/birdo.html