
*
Prenu A4-formatan paperfolion kiun vi prezentas vertikale.
*Ĉiuflanke skribu en la anguloj la literojn:
A maldekstre kaj supre
B dekstre kaj supre
C dekstre kaj malsupre
D maldekstre kaj malsupre.
Atentu ke ĉiu angulo ne havas du malsamajn literojn.
---> la mallongaj lateroj de la rektangulo estas AB (supre) kaj DC
(malsupre)
*Alportu AB sur DC
---> nova rektangulo IJBA, kun I maldekstre kaj supre.
*Alportu IA sur JB, tiel vi formas la faldon PR, P sur IJ
*Malfaldu la lastan faldon PR
---> denove la rektangulo IJBA
*Alportu PI sur PR kaj PJ sur PR
---> du trianguloj kiuj supras interkovritajn rektangulojn.
*La antaŭan rektangulon kuŝu sur la du triangulojn,
la malantaŭan malantaŭe kuŝu sur la malantaŭan grandan triangulon.
---> speco de ĉapelo
* Enŝovu la manon en la ĉapelon por ĝin farigi duoblan kvadraton kun
komuna supra angulo P.
---> du kvadratoj kun la komuna angulo P supre. La du flankoj
samaspektas.
* Per krajono, streku de P ĝis la malsupra angulo, tiel desegnante la
vertikalan diagonalon de la antaŭa kvadrato. Marku la punkton M de tiu
diagonalo distance de P je 1/3 de la diagonalo.
Alportu la antaŭan malsupran angulon sur M
* Returnu vian laboraĵon kaj same prilaboru la duan kvadraton. Tiel
signifas:
Alportu la malsupran angulon sur N kiu distancas de P je 1/3 de la
vertikala diagonalo.
* Enŝovu la manon sub la laboraĵon malformante ĝin ĝis obteni specon de
kapo kun oreloj flanke.
---> trianguloj, unu dekstra kaj unu maldekstra (la oreloj)
---> alimaniere vidi la tuton estas: triangulo izocela kaj orta kun la
supra vertico P kaj sube ĉi tiu estas trapezo, sed la oreloj iomete
malhelpas vidi tiele.
* Kuŝu la antaŭan malsupran trapezon sur la triangulon
Returnu kaj same kuŝu la malsupran trapezon sur la triangulon.
---> triangulo kun ankoraŭ videblaj partojn de la oreloj ĉiuflanke.
* Flanken tiru tiujn orelojn por formi la ?????. Permane plu reliefigas ĝin por ĝin finpretigi traveturi la marojn.
aliaj modeloj de origamio
Printebla versio
Kopiado malpermesata por komerca celo.
Adreso de ĉi paĝo: www.corobu.com/boato.html