La Morganoj de la Insulo Ouessant

Sidanta sur la supro de roko, kontraŭ la maro, Mona rigardadas al la ondoj, kiuj garbe ĉirkaŭŝprucas ŝaŭmon al ŝiaj piedoj. Ŝi akrigas sian rigardon en la akvon por malkovri la Kastelon de la Morganoj, pri kiu oni plurfoje rakontis al ŝi. Sed la maro multemova ne lasas al ŝi malkovri la serĉatan sekreton. Mona suspiras. La Morganoj onidire estas la plej belaj estaĵoj, kun blonda kaj bukla hararo, kaj bluaj brilaj okuloj...Delonge Mona prirevas ilin. Iuj diris ke foje, sub la lunlumo, ili venas sur la strandon, por sekigi siajn juvelŝtonojn, siajn orajn monerojn kaj siajn silkajn fadenojn. Ili dismetas ilin sur littukojn blankajn kiel neĝo. Kaj oni povas ilin vidi kondiĉe ke oni ne palpebrumas ĉar pro simpla moveto de la okuloj malaperas la trezoroj.

Ne la riĉaĵoj de la Morganoj logas la knabinon al la maro: en la insulo la klaĉuloj diras ke ŝi estas la filino de iu Morgano. Kompreneble tio malveras: ŝi estas la filino de Fanch Kerbili kaj de lia edzino Jeanne. Tion senlace Jeanne regurdadas.
- Mona estas tro bela, ŝi ne povas esti filino de viro de tiu insulo.
- Tiel bela ŝi estas ke nepre la patro estas iu Morgano.
Tiuj onidiroj falis en la orelojn de Mona kiu dubas pri sia deveno malgraŭ la asertoj de la patrino: estas agrable imagi ke oni estas malkia la aliaj...
Mona ne estas malbona knabino sed la konscio pri ŝia beleco difektas ŝian juĝon. Deksepaĝa ŝi estas, do en aĝo por edzineco. Sed fiere ŝi forpuŝas ĉiun knabon. Tiel raportas la klaĉoj. Tamen kie estas la vero? povas esti ke en la insulo neniu junulo plaĉas al ŝi, ke al neniu ŝi povas enamiĝi. Estas tro malmulte da kandidatoj, tiuj insulanoj kiuj povas edziĝi ne milope estas! Do Mona ofte vagas ĉe la maro kaj sopiras al edzo.

Tiel, iun tagon, dum ŝi rigardadas en la akvon por malkovri la fabulan kastelon de la Morganoj, duonsonĝante ŝi laŭte diras:
- La edzo kiun mi serĉas estas iu Morgano.
Apenaŭ ŝi finis proponci la vortojn ke ŝi eksentas sin glitfali en la akvon. Ŝi ellasas konsternan ekkrion, helpvokas sed neniu aŭdas: maljuna Morgano zonas ŝin kaj abismen vojas.
- Kial ĉi timo? grimacas la Morganulo kuntirante ŝin al la fundoj.
- Ĉu ne laŭ via deziro?
Mona glutas siajn larmojn, nun tre bedaŭras. Kia bedaŭro pro kelkaj stultaj ĵetitaj vortoj! Algoj tiklas ŝian vizaĝon kaj la akvo kvazaŭ lumiĝas je ŝia paso. Kiam aperas la kastelo ŝi konsoliĝas: tie tiom belas!
- Jen mia kastelo, diras la maljunulo. Mi estas la reĝo de la Morganoj kaj vi estas mia gasto.
- Nu...ŝi murmuris. Mia patrino maltrankviliĝos.
- Vi devis pensi tion antaŭe, grumblas la maljuna reĝo.
Li estas aldononta ke li admiras ŝian belecon, ke delonge li ŝin gvatis, sed lia filo ĵus alvenas.
Mona sufokiĝas: neniam ŝi renkontis tiel belan junulon. Ankaŭ, surprizite, li ne povas sin liberigi de intensa rigardo al la ĉarmega vizaĝo.
- Ho, mia patro! li diris. Ĉu mia edzino?
La reĝo de la Morganoj tutaltece ekstariĝas.
- Ne, tute ne! li spitas.
Kontraŭ la filo kaj pro iom da kulposento, li sin detenas konfesi ke li intencis edziĝi al la belulino kaj nur grumbletas:
- Morgan-filo ne povas edziĝi al Ter-filino.
- Bonvolu, mi petas, mia patro... Simplan rigardon inter ni, mia koro fandiĝas kaj kredeble ŝia korinklino jam estas por mi...
- Sufiĉas! krias la patro. Tiun knabinon mi kaptis por nova servistino, nur por tiel. Ĉe ni estas sufiĉe da belaj Morganinoj por ke vi trovu iun laŭ via plaĉo!
Post tiu interŝanĝo inter patro kaj filo , la patro ne plu povas pretendi al edziĝo kun la knabino. Tial li ĉagreniĝas, freneziĝas kaj fariĝas neeltenebla.
Unuadecide li malliberigas Monan por ke la filo ne plu ŝin vidu. Sed la rezulto estas ke li riskas perdi sian filon kies sano, po iom pli ĉiutage, forvelkas .
Tiam li provas fianĉigi la filon. Sensukcese: la filo ne rigardas la fianĉinon, ade kaj ade petas rajton edziĝi al Mona.
Neniam! Neniam! Neniam! Ne cedos la maljuna reĝo, li preferas mortintan Monan al edziniĝinta Mona kun sia filo.
Duadecide li vokas la filon kaj ordonas:
- Via fianĉino sufiĉe longe atendis. Morgaŭ vi geedziĝos. Mona pretigos kaj servos la festomanĝon, ŝi devos montri siajn kapablojn kiel valora servistino ĉar tie ĉi mi ne bezonas plian nutrendan buŝon. Se malsukcese ŝi plenumos la taskon, ŝi pereos.
En la morgaŭo Mona estas vokata en la kuirejon. La maljuna reĝo donas al ŝi kelkajn grandajn malplenajn markonkojn kaj ordonas ke ŝi faru la plej bonan manĝon. Kaj, sen aŭskulti la junulinon, li iras al la geedzeca procesio kiu, samkiel rubando, sur la Reĝvojo- la plej bela de la marlando- volviras al la preĝejo.
Unuarange kun mieno malstreĉita kaj preskaŭ gaja pasas la juna « Morgan ». Tio trankviligas la patron. Sed surprize la junulo haltas kaj ridante frapetas sian frunton.
- Ho, mia patro, kia distriĝo mia! Mi forgesis la geedzecajn ringojn sur la tablo! Mi kuras ilin preni kaj tuj revenos.
Kaj li ekretrovojas, tiom rapide ke la patro ne povis lin reteni.

Li eniras la kuirejon kaj trovas Monan plorantan. Sin premante al lia brusto la knabino plorsingultas:
- Mi devas pretigi la manĝon sed por tio oni donis nenion al mi: neniun fajron, neniun kuiraĵon.
- Ne ploru, karulino, mi estas kun vi kaj helpos.
Li direktas fingron al la fajrejo kaj tuj fajriĝas.
Li tuŝetas la kuirpotojn kaj tuj ili pleniĝas je fiŝaĵoj delikate kuiritaj kun bongustaj elkrustulaj saŭcoj kaj li diras:
- Karulino, mi vin savas sed tamen veas: mi perdas vin ĉar mi estas edziĝonta en ĉi mateno. Sed sciu! Nur vin mi amas, por ĉiam! Ambaŭ ili ploras dum brakumas. Sed larmoj ne helpas...li foriras al la preĝejo.

- Bone, grumblas la maljuna Morgano eniranta la kuirejon. Jen la geedzeco celebrita, ĉu ĉio pretas, Mona?
Li ĵetas rapidan rigardon en la kuirpotojn, konsterniĝas kaj grimacas. Li vetus ke estas la magio de lia filo kiu efikis sur tiu manĝo tro bone aranĝita.
- Min vi trompis, li diras al Mona. Sed atentu la sekvon. Ĉi vesperon vi vigilos ĉe la pordo de mia filo kaj lia edzino, tenante kandelon. Se vi ne konservos la kandelon flamigita, vi pereos.
La koro de Mona glaciiĝas: nepre la flamo estingiĝos kiam la sebo estos forkonsumita. Ŝi provas averti la junan « Morgan ». Ve! ĉiuj pordoj estas fermitaj. Ŝi restas malliberigita en la kuirejo dum ŝia amiko festadas en la granda salono. Nun ŝi ploregas. Ŝiaj pensoj iras al la gepatroj, al la patrino pri kiu ŝi dubis kaj al la patro kiun ŝi ne respektis. Ŝi petas pardonon kaj rekomendas sian animon al Dio.

Noktiĝe, la maljuna reĝo akompanas sian filon ĝis la dormoĉambro:
- Kiel kutime, li diras, iu vigilos antaŭ via pordo kun kandelo. Do ne maltrankviliĝu se bruos.
La juna « Morgan » pretas demandi kiu, sed la patro jam forestis. Li pensas ke tiu estos unu el la servistoj kaj ne plu priatentas tion. Iom poste ŝajnas al li ke iu parolas en la koridoro. La maljunulo ne scias flustri, lia dampita voĉo demandas: - Ĉu la kandelo forkonsumiĝis?
- Ne tute, respondas milda voĉo rekonebla de la junulo inter ĉiuj.
- Ĉu la kandelo forkonsumiĝis?
La junulo sin demandas pri kio temas koncernante tiun kandelon. Scivoleme li sin turnas al sia edzino kaj diras: - Malvarmas ĉi tie. Mi aŭdis Monan en la koridoro, ĉu vi bonvolas proponi al ŝi hejti la ĉambron. Dum ŝi faros vi tenos la kandelon. Apenaŭ Mona refermas la pordon ke aerbloveto estingas la kandelon. Surprizita la juna edzino senmove staras. Ŝi aŭdas voĉon kiu demandas: - Ĉu la kandelo forkonsumiĝis? - Ĝi estingiĝis. La reĝo faris kiel li diris...

Kiam la juna « Morgan » trovas sian edzinon mortintan sojle de sia pordo, li tuj komprenas kio okazis. Li pripensas kaj iras al la patro:
- Vi murdis mian edzinon, severe li akuzas.
- Vian edzinon...balbutas la maljuna Morgano kiu ekkonscias sian misfaron. Sed mi ne ...
- Vi murdis mian edzinon. Do vi riparu! Vi akceptu la de mi elektitan edzinon.
- Certe ne.
- Mi volas Monan, firme rediras « Morgan », ekprenante la manon de la junulino.
Sen atento al la reĝo kiu sufokas pro kolero, li eliras kun ŝi kaj ili rapide vojas al la preĝejo.

Pasis kelkaj jaroj dum Mona estas feliĉa kun la juna « Morgan », ŝi amis lin pli kaj pli. Tamen, iujn tagojn, mankis al ŝi la supraj suno kaj Terhomoj.
- Kial tia melankolio, kara mia?
- Ĉar mi maltrankviliĝas: miaj gepatroj tiom amis min, mi deziras ilin revidi kaj konsoli.
Kun bedaŭro « Morgan » observas ke lia amo ne sufiĉas al sia edzino, li kaŝas sian ĉagrenon. Li ne volas ŝin malliberigi.
- Vi bezonas ilin viziti, iru sed al mi revenu sen prokraste.
- Ne timu, mi tre baldaŭ revenos ĉar mi tro amas vin por vivi sen vi.
- Do vi tuj iru, kara, flustras « Morgan », iru tuj por ke la patro ne sciu.
Mangeste li desegnas grandegan ponton al la Tero. Mona ekiras sur la ponton kiam la reĝo aperas. Li tuj komprenas...defingre minacas:
- Ha! Jen vi foriras!...Bone! foriru! Sed mi avertas: Se vi kisos Terhomon, vi ne povos reveni ĉi tien.
- Mi kisos neniun Terhomon, ĵetas Mona al la maljunulo sen lin rigardi. Sur la ponto al la Tero ŝi ekkuras.

Kiam Mona eniras la domon de sia patro, neniu ŝin rekonas: ŝi tiom plibeliĝis kaj tiel riĉe ŝi estas vestata. Timeme la gepatroj kredas je fantoma aperaĵo aŭ feino. Mona konsterniĝas: ju pli ŝi parolas des pli ili suspektas iun sorton de malbonaj "Korrigans". Ili kredis sian filinon droninta kaj mortinta antaŭlonge. Tiam salaj varmaj larmoj ruliĝas sur la vizaĝo de la junulino kiu diras:
- Mi malpravis kredi ke mi estis filino de iu Morgano, panjo. Ĉiam vi ripetis al mi ke mi estas via filino kaj tiu de Fanch Kerbili.
Per tiaj vortoj la gepatroj tuj ŝin rekonas. La patrino brakumas kaj karesas sian filinon kaj la patro ploranta kisas ŝin. Tute sub la ĝojo denove esti ilia filino, Mona kisas la gepatrojn...

Ve! Ekde la kiso al la patro ŝi tute forgesas sian vivon ĉe la Morganoj! Mona rehejmeniĝas kaj vivas kiel en sia pasinteco kvazaŭ nenio okazis al ŝi ĉe la marbordo. Kviete fluas la tempo. En marfundo iu malesperas: li komprenas ke li perdis sian edzinon. Dumtage li ade vagas sencele, noktiĝe li venas sur la marbordon de kie, senpove, li observas la dometon de sia karulino.

En Kerbili-domo la vivo volvas preskaŭ normale. Pli ol unu junulo ĉirkaŭpromenadas, amindumante al la plej bela inter la belulinoj, Mona Kerbili. Tiomfore ŝia beleco famiĝis ke eĉ junuloj el la kontinento ĝisalvenis. Sed la koro de Mona vibras por neniu. Ŝi ne emas al ili rigardi kaj ofte suspiras kun plenplena je malgajeco koro, kaj tion ŝi ne komprenas. Dumnokte, en sia liteto, ŝi aŭdas la venton ĝemadi. Ĝi portas la plendantajn animojn de la dronintoj, ŝi pensas. Tiam ŝi surgenuiĝas piede de sia lito kaj preĝas por la ripozo de la kompatindaj animoj.
Dum ŝtormo en iu nokto, Monan vekas longa plorsingulto portata de la vento. Salaj plenŝaŭmaj ventopafoj terure frapas kontraŭ la fenestron. La maro koleriĝis, ĝi sovaĝe bruegas sturmante al la rokoj de la marbordo. Pli saĝe estas sin ŝovi en la fundon de sia lito kaj preĝi por la surmaraj maristoj. Tamen Mona sentas sin kvazaŭ ekscitata. Anstataŭ ŝin peli litfunden, la ŝtormo logas ŝin eksterdomen. Ŝi eliras. Sojle de la domo ŝi tuj estas sturmata de la vento, la pluvo kaj la marŝaŭmo kiuj vipas sian malfortan korpon kaj, de la malseka blovo kiu trabalaas la erikejon, ŝi aŭdas ĝemantan vokon, amatan voĉon. Tiam ĉio revenas al ŝia memoro. Ŝia koro bategas: jen la amata edzo malespere vokas al ŝi. Mona ekkuras al la strando.

Ekde tiu nokto neniu revidis Monan Kerbili. Oni diris ke ŝi freneziĝis kaj sin ĵetis en la maron. Nur ŝiaj gepatroj divenis kio okazis ĉar ili rekonis la vestojn de la Morganoj. Al neniu ili rakontis. Iujn noktiĝojn oni povas ilin renkonti promenantajn marborde sur la strando. Malgraŭ ia ĉagreno, ili ne ploras ĉar ili scias ke finfine la filino estas tre feliĉa.

Tradukis al Esperanto la bretonan fabelon « les Morgans de l'île Ouessant » Mireja, la 21a de Aprilo 2008, por « soc.culture.esperanto »