Origamio Esperanto Kokinjo
4a de majo 2005
*
A estu supre, B dekstre, C malsupre kaj D
maldekstre.
* Sen tutfaldi la duan diagonalon, nur marku faldeton en ĝia mezo por
determini la centron O de la kvadrato. Tiu faldeto ne estos kalkulata en
la sekvo.
* Alportu A sur O => faldo 2.
* Alportu B sur O sed ne tutfaldu, nur duone faldu: faldu la malsupran
duonon => faldo 3-1 en la dekstro.
* Alportu D sur O kaj kiel vi faris dekstre vi same faru maldekstre. Do
ne tutfaldu sed nur duonfaldu faldante la malsupran duonon => faldo 3-2
en la maldekstro.
Kiom da faldoj videblas?
Kiaj ili estas?
Kiom longaj ili estas?
Subokule ni havas kvadraton ABCD, A supre, B dekstre, C malsupre kaj D
maldekstre.
* Ni returnu la paperon, tamen gardante A supre do B venas maldekstren
kaj D dekstren. La kvar faldoj fariĝis montaj.
* Rigardu atente kie estas la mezo de ĉiu latero de la kvadrato. Ne
bezonatas mezurilo ĉu?
* Kaj jen por vi la lasta faldo:
La diagonalon BD vi valfaldu sed tre tre atentu _ nur ĝin faldu ekster
la kvadrato abcd. Do vi nur valfaldu kaj la unuan kaj la kvaran kvaronon de la
diagonalo.
* Refaldu la kvaran kvaronon de la diagonalo AC (estis en la faldo1) por
ke ĝi fariĝu vala (ĝi estis monta post returno de la papero).
* Prenu la pinton B en mano kaj D en la alia mano, kaj alportu ilin unu
kontraŭ la alian por formi la monde konatan kokinjon . Alklaku sur la
vorton
Malfadu.
Malfaldu kaj A restu supre.
Malfaldu kaj gardu A supre.
Malfaldu kaj A restu supre, kaj B dekstre.
Nun, antaŭ daŭrigo por akiri kokinjon estus saĝe ke vi kontrolu ĉi tiel:
Ĉu kvar? bonege!
Ĉiuj valaj.
Tri estas paralelaj, kaj la direkto de la kvara estas orta al ili? Jes?
Bonege!
La plej longa estas la diagonalo, la paralelaj al la diagonalo longas
kvaronon de diagonalo kaj la orta longas duonon de diagonalo. Ĉu bone?
Ĉiun latermezon siavice vi alportu sur O, sed _ne tutfaldu_, nur
duonfaldu laŭ la dua kaj tria kvarono =>Kvar valfaldoj 4-1, 4-2, 4-3 kaj
4-4.
Ili formas novan kvadraton abcd samcentran kiel ABCD kaj eĉ homotetian de ABCD en la rilatumo 1/2 ( ne timu pro la vorto "homotetia":
alivorte mi povus diri ke la lateroj de abcd estas paralelaj al tiuj de
ABCD kaj la du kvadratoj havas la saman centron O).
Se A ne plu estas supre, remetu ĝin supren.
Malfermu. A estu supre.
Malfaldu kaj aranĝu la paperon por ke ĝi ne plu estu ebena sed reliefa
(tridimensia) fronte al vi sur la tablo, kun A supre: la kvar montfaldoj
kaj la sep valfaldoj permesas tion.
Normale A kliniĝas al la tablo, B kaj D kuŝas sur la tablo kaj C leviĝas
al vi.
Vidu la
La kokinjon oni komencas diveni...
Kopiado malpermesata por komerca celo.
Adreso de ĉi paĝo: www.corobu.com/kokinjo.html