
Prenu kvadratan ruĝan paperon kaj alportu la kvar
verticojn/angulojn sur la centron.
--->nova kvadrato, ĉu?
Returnu vian laboraĵon kaj denove alportu la kvar
verticojn/angulojn sur la centron. --->jen nova kvadrato, ĉu ne?
Denove returnu vian laboraĵon kaj alportu la kvar
verticojn/angulojn sur la centron.
--->ankoraŭ nova kvadrato, ĉu? Returnu vian laboraĵon kaj, se vi bone laboris, vi
observas kvar
kvadratojn (vi aranĝu
por ke unu estu supra, unu maldekstra, unu dekstra kaj la
kvara malsupra).
--->Jen kvadrato kies tri lateroj (la maldekstra, la
dekstra kaj la malsupra) estas komunaj al la rektanguloj
kaj kiun parte kovras la netuŝita supra
kvadrato, ĉu?
Tiu supra kvadrato fariĝos la kapo de la kristnaska patro.
Do en la rektanguloj vi divenas la du brakojn kaj la piedon.
Por
aŭskulti tre
belan kristnaskan francan kanzonon
Kopiado malpermesata por komerca celo.
Por la versio en pdf-formato: www.corobu.com/kpatro.pdf
Por fari krisnaskan patron
Ĉiu el tiuj kvadratoj prezentas al vi fenditan diagonalon kaj unu
verticon sur la centro, ĉu bone?
Nun ni okupiĝu pri la maldekstra kvadrato: enŝovu vian
montrofingron en la
aperturon de la diagonalo kaj maldekstren tiru la centran
verticon por formi
rektangulon.
Same ŝanĝu la dekstran kaj la malsupran kvadratojn tiel formante rektangulojn.
Ni rigardu la du brakojn: sur ĉiu videblas tri trianguloj, ĉu bone?
Por beligi la kristnaskan patron, puŝu la malsupran triangulon de la
dekstra brako internen en la rektangulon kaj
puŝu la supran triangulon de la maldekstra brako internen en la rektangulon.
Por finlabori la kristnaskan patron, gluu peceton de blanka papero por ke la
kristnaska patro havu blankan vizaĝon
kaj ne ruĝan, gluu iom da vato ĉe la mentonopinto (por la
barbo) kaj ĉe la ĉapelo.
Ankaŭ iom da vato por la manikrandoj, la du ŝuoj. Pretigu
elpaperan dorsokorbon
kiun vi fiksos ĉe la dorso kaj jen la kristnaska patro estas preta por
trairi de kameno al alia ;-)
aliaj modeloj




Adreso de ĉi paĝo: www.corobu.com/kpatro.html