Origamio Esperanto leterokoverto
Jen simpla modelo kiu povos utili al vi. Ni prenu A4 paperfolion kaj sur la tablo metu ĝin tiel maniere
ke la du plej longaj lateroj prezentiĝu horizontale, unu supre, la alia malsupre. La du aliaj lateroj estu dextre kaj maldekstre.
En la sekvo mi nomas la longajn: «supralonga» kaj «malsupralonga», kaj la mallongajn mi nomas
«dekstramallonga» kaj «maldekstramallonga».
1) Ni alportu la tutan dekstramallongan sur la malsupralongan, ni faldu kaj malfaldu. Jen ni faris la valfaldon 1 kiu estas
la bisekcanto de la malsupra kaj dekstra angulo.
2) Same ni laboru maldekstre:
ni alportu la tutan maldekstramallongan sur la malsupralongan, ni faldu kaj malfaldu.
Kaj jen la valfaldo 2 kiu estas la bisekcanto de la maldekstra kaj malsupra angulo.
3) La faldoj 1 kaj 2 renkontiĝas en O. Ni montfaldu sur O tiel maniere ke la faldo estu paralelaj
al la longaj lateroj. Ni faris faldon 3 kiu estas monta. Ni malfaldu.
4) La faldo 3 estas segmento AB.
Ni prenu A en mano kaj B en la alia mano kaj proksimigu A kaj B kuŝante ambaŭ
sur la mezon de la malsupralonga. Jen formiĝis triangulo izocela kaj orta en O kaj videblas
kvazaŭ pordo kun triangula frontono en O kiu malpermesas malfermi la pordon.
5) Ni prenu la malsupran dekstran pinton, kiu estas la dekstra ekstremo de la malsupralonga,
por ĝin porti sur O. Ni faldu kaj ŝovu ĝin sub la frontonon.
6) Same ni faru kun la maldekstra malsupra pinto, kiu estas la maldekstra ekstremo de
la malsupralonga. Ni portu ĝin sur O, faldu kaj ŝovu ĝin sub la frontonon.
Kaj jen la leterokoverto estas finita, de rektangulo ni faris kvadratan koverton kies grando estas
tiu de disketo. Ĉi tiu estas la plej simpla origamiaĵo konata de mi kaj ĝi ofte utilis al mi...
de origamio
Por
la paĝo en la franca