UTF 8    Origamio– Esperanto–Por fari la testudon…     tiun de Hector Rojas.

       Pardonu ke mi tiel malfruis por la modelo de la testudo. Intertempe mi ŝanĝis mian komputilon kaj mi penis trovi la manieron simpligi tiun modelon de la testudo. Mi proponas ĝin prezenti kiel mi faras kutime, tiel estas per multe da tekstoj, iom da desegnoj kaj kelkaj fotoj.

.

La ĉi supra desegno permesas al vi akiri la bazon de la testudo, kiu similas al aviadilo kun ĝia motoro. Ĉi lasta konsistas el tri trianguloj samdimensiaj, vidu la foton 1 de la testudo

Ni do faru la bazon de la testudo. Prenu rektangulan paperfolion kiu konsistas el du kvadratoj, el la dekstra kvadrato estos la korpo de la testudo kaj el la maldekstra la karapaco. La centro de la dekstra kvadrato estas r sur la bildo kaj ni memoru ke ĝi estos la nazo de la testudo. Mi komencis valfaldi la du medianojn de la rektangulo, do (ef) kaj (gh) kaj poste la mankantan medianon de la dekstra kvadrato do (kl).

Mi montfaldis la du diagonalojn de la dekstra kvadrato, do (gc) kaj (hd).

Poste mi valfaldis kelkajn bisekcantojn: la ses kiuj tre similas al tiuj de la bazo por la birdo, ili estas (hq), (cq), (cp), (dp), (dm) kaj (gm) kaj finfine la bisekcantojn (rs)de la angulo (gre) kaj (rt)de la angulo (erh). Ne tro malfacile estas akiri la saman figuron ol tiu de mia supra desegno sed nun vi devas faldi la tuton por akiri la bazon de la testudo, kvazaŭ unu aviadilo kun ĝia motoro, tri trianguloj. Vidu en la foton 1 de la testudo

Ĉu vi pretas elfari la korpon de la testudo?

Sur la foto 1 vi observis tri triangulojn, rigardu ilin atente. Ili estas samdimensiaj kaj havas en r angulon 45 gradan. Metu r dekstre kaj kuŝigu la tri triangulojn unu sur la alian, iuflanke rilate la simetrian akson de la tuto. Prenu tondilon kaj tondu unu tavolon de la papero laŭ la ruĝe kolorigita segmento de ĉi desegno.

.

Kuŝigu la tri triangulojn aliflanke de la simetria akso kaj same tondu segmenton nur sur unu tavolo de la papero. ATENTU ke vi devas tondi nur dufoje do kontrolu ke vi havas la jenan: la jenan.

Nun ni devas prilabori ĉiun el la tri trianguloj tiele:

Faldu vale kaj monte la bisekcanton de la 45 grada angulo de via triangulo. Tenu la triangulon en vertikala pozicio dum la cetero kuŝas sur la tablo kun la pinto r dekstre. Dum vi firme tenas la du maldekstrajn pintojn per la maldekstra mano, vi dolĉe tiru en r por sukcesi preme platigi vian triangulon ĝis akiri rombon. Vidu la jenajn vi platigas ĝis rombo.

Same platigu la du aliajn triangulojn ĝis akiri rombon.
Kaj ni kontrolu. Por tio mi proponas ke vi imagu ke la tri trianguloj formas libreton kaj vi turnu ĝiajn paĝojn.
Turnu la unuan paĝon, jen estas rombo kun duondiagonalo fendita.
Turnu la duan paĝon, jen estas tute simpla rombo kun nur unu faldo, tiu de la longa diagonalo.
Turnu la trian paĝon, jen estas rombo kun duondiagonalo fendita.
Turnu la kvaran paĝon, jen estas denove simpla rombo.
Turnu la kvinan paĝon, jen estas rombo kun duondiagonalo fendita.
Turnu la sesan paĝon, vi fermis la libreton!

Estas du simplaj romboj, ni prilaboru ĉiun tiele: Ni faldu laŭ la ruĝajn lineojn de ĉi desegno
Vi povas kontroli per tiu foto. Vi same faldu en la dua simpla rombo. Malfermu la libreton al ĝia centro do via laboraĵo estu plene aksosimetria. Vi vidas rombon kun duondiagonalo fendita ĉu? Ĉu vi memoras kie estas la kapo? Se jes vi prenu la du pintojn kiujn vi ĵus estis faldanta kaj tiru ilin al la kapo. Vidu la novan foton. novan foton
Oni bone vidas kie estas la antaŭaj piedoj kaj la malantaŭaj. Inversigu vian laboraĵon kaj la korpo nun estas sub la karapaco. Nur restas por ni aranĝi la karapacon kaj finlabori la tuton.

Valfaldu la karapacon laŭ (gh). Ha! vi ne plu vidas la kapon! nur vidas iom de la malantaŭaj piedoj, ĉu? Valfaldu paralele al la lasta faldo la karapacon tiel ke nun aperu iom de la kapo kaj de la du antaŭaj piedoj. Montfaldu paralele al la du lastaj faldoj precize sur la faldo en (gh). Nun videblas bone kaj la kapo, kaj la kvar piedoj sed la testudo suferas: sia karapaco estas tro larĝa! Ni helpu al ĝi: ĝin renversu eĉ se ne plaĉas al ĝi dorse kuŝi...Ni faru simetrie du faldojn al la simetria akso kaj nun la karapaco aspektas rektangula, preskaŭ normala. Sub la besto mi fermas super la malantaŭaj piedoj la du randojn de la ventra karapaco, ŝovante unu parto en la alia tiel ke la karapaco reliefiĝas kaj fariĝas normale kurva. Iom da gluo por teni ĝin bone, kelkaj pliaj ŝovoj triangulaj en ĉiu angulo de la karapaco kaj ĉe la kapo kaj la postaĵo kaj jen vi faros tre belan karapacon! Por finlabori la testudon vi aranĝas la piedojn kiel sur mia testudo, kaj vi reliefigas la kapon per malfermo de ties multaj faldoj. Uf! tiu testudo donis al mi multe da laboro...Tuj al la koloraj krajonoj por bele pentri vian testudon kaj vidu la rezulton!


Se vi bezonas helpon por fini vian testudon jen la bildoj.
fino 1 kaj fino 2 kaj fino 3 kaj fino 4 kaj fino 5 kaj

Alklaku sur fotoj por aliaj modeloj de origamio aŭ sur kontaktoj por pli pri mi

    miaj ligiloj

Por la paĝo en la franca la tortue

Printebla versio kun ĉiuj fotoj: http://www.corobu.com/testudo.pdf

Kopiado malpermesata por komerca celo.
Adreso de ĉi paĝo: www.corobu.com/testudo.html